![]() |
ESPERANTA
RENKONTIGXO EN CONFLENT |
Prezento
La ideo naskigxis dum la neplanita renkontigxo kiu okazis en Prada, la pasintan 22-an de augusto, inter esperantistoj el la sudo (partoprenantaj en la UCE) kaj el la nordo. Ni opiniis interese fortigi la ligojn sudajn-nordajn, organizante ion kun pli da homoj kaj pli da tempo. Dum tiu renkontigxo, estus bone uzi cxefe Esperanton, kaj eble foje la katalunan, cxar iuj el niaj nordaj amikoj estas komencantoj kaj iom timemaj. Ni ne bezonas diri, ke la neuzo de la "subpremanta" lingvoj placxus al ni ;-). Kristian kaj Mon organizis la aferon kaj jen nia laboro. Ni ne bezonas diri, ke la sukceso de tiu renkontigxeto estas cxies afero !.
Cristià Pinard (Prada) Noto: La lokoj estas limigitaj kaj necesas, ke por organizaj kialoj, vi aligxu kiel eble plej rapide. |
PROGRAMO
|
Sabato: 10,30h alveno al Prada kaj vizito de la sabata
foireto |
Dimancxo: 9h matenmangxo |
Mosset, vilagxo el NordKatalunio |
Prezo: 40 € (inkluzivante:
sabata vespermangxo, nokto, dimancxaj matenmangxo kaj tagmangxo) Kunportu vian preparatan mangxajxon por pikniki sabate tagmeze, dormosakon (aux littukon) kaj tualettukon. Ne forgesu viajn kantaretojn kaj ludojn, se pluvus. La lokoj estas limigitaj kaj oni akceptos nur la unuajn aligxintajn. |
Por aligxi aux demandi iun informon
bonvolu uzi la suban aligxilon...
|
ALIGXILO
|
moncardonatrad.org
...aux telefoni al 93 339 52 31
PARTOPRENU!
Kataluna Esperanto-Asocio |